Izotopoj de silicio

Silicio (Si) havas multajn konatajn izotopojn, kun masaj nombroj ekde 22 ĝis 44.

28Si (la plej abunda izotopo, je 92,23%), 29Si (4,67%), kaj 30Si (3,1%) estas stabilaj.

32Si estas radioaktiva izotopo produktata per disfalo de argono. Ĝia duoniĝotempo estas proksimume 132 ... 153 jaroj laŭ diversaj datumoj (0,21 MeV), kaj ĝi disfalas per beta eligo al 32P kiu havas duoniĝotempon 14,28 diurnoj [1] kaj disfalas al 32S.

La norma atompezo estas 28,0855(3) u.

  1. [1]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search